Esperanto 125-jara – okazo por ne maltrafi!
La 26an de julio 2012, okazos la 125-jara jubileo de Esperanto - la apero
de ĝia Unua Libro. Jen okazo por ekspluati – per varb-kampanjoj kaj
oferto de modernstilaj kursoj. Kelkaj landoj formulis planojn kaj starigis
jubileajn teamojn. Sed ĝis nun ne videblas internaciaj elpaŝoj. ILEI ekde
septembro 2010 provis preni gvidan rolon en tio – vidu revuon Esperanto
de aprilo 2011. ILEI strebas nun transdoni la organizan flankon de la
projekto al aliaj, por koncentri siajn magrajn fortojn al la pedagogiaj
ebloj de la jubileo.
ILEI kaj jubileemuloj nun kompilas kaj akceptigas malgrandan internacian
liverteamon por kunordigi la landajn agadojn. Ĝia nuna konsisto inkluzivas
reprezentantojn el tri kontinentoj - kaj de ILEI. La teamo komencas arigi
raportojn de landaj planoj – ekzistas projektoj, komisiito aŭ
prepargrupo en pluraj landoj – i.a. Britio, Germanio, Hispanio, Italio,
Japanio kaj Kubo -- sendube ankaŭ en pliaj. La teamo diskonigos plie
landajn planojn, kaj pretigos konsilarojn pri la ebloj konigi la jubileon
kaj oferti kursojn al pli vasta publiko. La dekomenca ideo de ILEI estas
oferti kursojn kun 125 partoj plenumeblaj rete tra la 125 tagoj antaŭ la
jubileo, do inter la 23a de marto kaj la 26a de julio. ILEI laboras krei
tian 125-etapan kurson. Jen la esencaj trajtoj de tiu kurso:
Ĝi estos nur cel-lingva kaj kiom eble memklariga.
Humuro ludu esencan rolon en la kurso por teni la intereson de
lernantoj.
Ĝi uzu maksimume situaciojn kun realismaj, praktike uzeblaj frazoj.
Ĝiaj situacioj estu allogaj por la celatoj – junuloj en komputika
kaj konektita mondo. Tamen la kurso konvenu al homoj de ajna aĝo (ekde la
10-jaraj!).
La kurso baziĝu sur originala didaktika ŝtuparo, bazita sur la
unikaj kvalitoj de la lingvo. Sekve, ĝi estos tre verbo-centra kun atento
al la transitiveco de la verboj.
Ĝi ne timu prezenti eksplicite gramatikon – sed en alloga maniero,
kiu ne regos super la situacioj.
La gramatikaj klarigoj uzu nur tiajn lingvajn elementojn, kiuj estas
jam prezentitaj.
La situacioj fariĝu ĉiam pli variaj, transkulturaj kaj inkluzivu
erojn pri la Esperanta vivo.
La kurso enhavu son- kaj film-materialon – pri tio ni serĉas
kunlaborantojn, ankaŭ por la defia tasko transigi la materialon al la reta
HTML-formato.
Landaj Asocioj de UEA kaj Landaj Sekcioj de ILEI povos ludi aktivan rolon
en la jubileo. ILEI delonge (ekde sept 2010!) dissendadis peton al tiuj, ke
ili nomumu reprezentanton por ligi la naciajn kaj internaciajn planojn.
Asocioj kaj sekcioj povas starigi projekt-teamojn por prepari kampanjojn.
Agadterenoj inkluzivas kontaktadon kun ĵurnalistoj, starigon de
reklam-kampanjoj, kaj adapton de ekzistantaj kursoj por jubilea uzo kaj
esploron kiel la internacia kurso de ILEI estu uzebla enlande.
Ni laboregas, ke baldaŭ ekzistu internaciaj retejoj pri la jubileaj
preparoj, kune kun probonebla kurso-materialo.
Stefan MacGill, prezidanto de ILEI.